|
Mirinda UrboGrava rimarko !
Por la filmo estis uzita filmmaterialo registrita en la jaro 1998, tiu okaze la urbo kaj la vivo en la mirinda urbo certe ŝanĝiĝis post 15 jaroj. Aŭtoro de la filmo Rio de Janeiro – apartenas al la plej belaj urboj en la mondo. La urbo estas konata pro karnavalo, sambo kaj belegaj plaĝoj kun blanka milda sablo. Tiu ĉi mirinda urbo estas certe granda magneto por turistoj el la tuta mondo per ĝiaj mondfamaj vidindaĵoj kiel la giganta statuo de Jesuo Kristo sur la monto Corcovado kiu el la supro rigardas al la urbo kaj per siaj brakoj gardas ĝin. En la jaro 2016 Rio fariĝos olimpika urbo. Nian vojon ni komencis per aviadilo el Amsterdamo direkte al Rio de Janeiro kaj ĝi daŭris 14 horojn. Ni traflugis tra la tri kontinentoj por ke ni atingu la mirindan urbon. La vojo estis agrabla en alteco de 10 kilometroj kaj dum la vojaĝo ni scivoleme pensis pri nia esperanta gastigantino Telma, kiun ni trovis en konata Pasporta Servo. Estis bona sento ke ni sciis ke iu amikino en la nekonata loko de nia mondo atendas nin. Nia gastigantino invitis nin kaj ĉiĉeronis tra la urbo. Donis al ni multajn gravajn informojn. Post mallonga promeno tra la centra urba parko ni atingis la malnovan parton po krátkej prechádzke v centrálnom mestskom parku sme sa dostali do starej časti mesta kde bývali chudobní a ktorá je bohužiaľ známa kriminalitou, drogami a podvodmi. Tuto bolo treba byť veľmi opatrní Napriek svojej kráse mesto bolo známe svojou kontraverznosťou, pretože ste tu mohli vidieť na jednom mieste bohatstvo i chudobu, ktorá bola príčinou veľkej kriminality de la urbo, kie loĝis malriĉuloj kaj kiu estis bedaŭrinde fama pri krimo, drogoj kaj fraŭdoj. Tiel oni devis esti tie tre atentemaj. Malgraŭ sia beleco la urbo estis konata per sia kontraŭdireco, ĉar vi povis vidi tie sur unu loko riĉecon kaj kontraŭe malriĉecon, kiuj kaŭzas multajn krimojn. Moderna katedralo Sao Sebastian de Rio de Janeiro kiu troviĝas ĉe la limo de Moderná katedrala Sv. Sebastiana, ktorá sa nachádza na hranici nového a starého mesta. Bola postavená v rokoch 1964 až 1979. skôst modernej architektúry, kde sa zmestí do 20 tisíc ľudí. Nová časť mesta , mestské divadlo, dokonca tu môžete obdivovať sochu slávneho brazilského skladateľa Karlosa Gomeza nova kaj malnova partoj de la urbo. Estis konstruita inter la jaroj 1964 kaj 1979. Juvelo de moderna arĥitekturo kie oni povas enspaciĝi ĝis 20 mil homoj. La nova parto de la urbo, urba teatro, eĉ vi povas ĉi tie admiri la statuon de fama brazila komponisto Carlos Gomes. Ordinara ritmo de la granda moderna urbo. La placo de la 15 novembro. La Fortmonumento de Mestre Valentim. La tiel nomita Pordego de sklavoj. La loko kun nigra malĝoja estinteco. Al tiu ĉi ŝiphaveno en la daŭro de 17-a kaj 18-a jarcentoj estis alkondukitaj ĉirkaŭ 3 milionoj da sklavoj el Afriko. En nia tempo la ŝiphavenon ne plu atingas la maro. Mondfama plaĝo Copacabana - la urba plaĝo troviĝas ĉe la bordo de Atlantika oceano. Dank' al Telma kaj nia komuna lingvo Esperanto ni sentis nin tie ĉi kiel hejme kaj ni povis ĝui agrablan tempon de nia restado kiel veraj brazilanoj. Pao de Acucar – konuso de sukero estas la monto situita en la mezo de la urbo inter la Golfo de Guanabara kaj Atlantika oceano. Tie vi povas admiri ĉirkaŭaĵon kaj la urbon el la alteco de ĉirkaŭ 400 metroj. Per telfera nacelo vi povas atingi la monton en la daŭro de 20 minutoj kaj admiri la belecon de la urbo. Vi certe ne scias al kiu flanko vi rigardu unue. Vi troviĝas direkte super la urbo kaj de ĉi tie vi povas rigardi ĉiuflanken …..... jen kaj denove rigardo al Copacabana La vojo al Sukera konuso komenciĝas de la stacidomo Praia Vermelha kaj unue vi atingos la monton de la Urca kaj poste dua parto de la telfera nacelo kunigas la monton de la Urca kun Pao de Acucar Certe la paradizo por turistoj, de unu loko vi povas vidi plaĝojn Botafogo kaj Flamengo kaj antaŭ vi aperas belega rigardo al Golfo de Guanabara. Post fintrinko nian kafon kaj savo nian vivon de morto per suifo, ni ankoraŭ ĝuis niajn lastajn rigardojn al la urbo – la mirinda urbo.iša Do nia vojo estis daŭrigita per luita aŭtomobilo. Ni vojaĝis al la kontraŭa flanko de la urbo, por atingi la monton Corcovado . Monto Corcovado – esperante Ĝibulo kie en la alteco super 700 metroj troviĝas statuo de Jesuo Kristo, la gardanto de la urbo. La statuo mem estas 39 metrojn alta kaj estas videbla de ĉiuj partoj de la mirinda urbo. Sub la statuo troviĝas malgranda kapelo de sankta Mario, kiun sanktigis la papo Johano la dua . Bedaŭrinde ĉiuj belegaj dormoj devas finiĝi ankaŭ nia vojo finiĝis per tiuj belegaj bildoj. Vi mem nun povas kompari kiel aspektis la urbo antaŭ 15 jaroj kaj kiel aspektas nun. Karaj amikoj kiel esperanto kunigas homojn ni deziru al la belega mirinda urbo por ke riĉeco kaj malriĉeco ne plu dividu nian mondon kaj por ke riĉuloj de nia tempo estu pli saĝaj ….... Passa QuatroLa Brazila montetaro portugale Planalto brasileiro, estas vasta geografia areo, kiu troviĝas en la orienta kaj sudorienta partoj de Brazilo.
La aeron vi atingos per ŝoseo inter Rio de Janeiro kaj Sao Paŭlo. Malgraŭ tio, ke en la multaj partoj de la ŝoseo estas rapidlimo de 80 kilometroj hore, ŝajnas al vi, ke tiu ĉi limigon observas nur piedirantoj. Poste vi turniĝos al la vojo, kiu direktas al la montaraj regionoj de la ŝtato Minas Gerais. La Brazila montetaro estas signifa por sia diverseco de biomoj, klimataj kondiĉoj, specoj de teroj kaj por ekzisto de multaj specioj de bestoj kaj plantoj. Passa Quatro, la celo de nia vojaĝo, la urbo ĉirkaŭita de montoj. La montoj, kiuj ege similas al la niaj en Slovakio. La urbo havas multon komunan kun Slovakio mem , sed pri tio ni parolos iom poste. Proksime de la urbo troviĝas la kvara la plej alta montopinto en Brazilo Pedra da Mina, 2798 metrojn alta. Ĉi tie ankaŭ troviĝas ege kvalita fonto de mineralakvo kaj tio ĉi estas fabriko, kie oni enboteligas la akvon kaj eksportas al la tuta Brazilo kaj la mondo. La unuaj komunumanoj loksidiĝis tie en la jaro 1674 kaj la urbo Passa Quatro en 1941 estis deklarita kiel hidrominerala banurbo. Banderaites la homoj devenitaj de indiĝenoj kaj sklavoj, kiuj estis alkondukitaj pere de portugalaj koloniantoj, donis la nomon al la urbo. Je tiu ĉi loko oni devis transiri la riveron kvarfoje, do tiel Passa Quatro. En la urbo kaj ĝia ĉikaŭaĵo, troviĝas kelkaj torio-radioaktivaj fontoj, kiuj traktas malsanojn kaj sanproblemojn de hepato kaj renoj. En la jaro 1884 estis konstruita tiu ĉi fervojo kaj en la jaro 1888 la imperiestro Dom Pedro la dua la vilaĝo Passa Quatro promociis la urbon. La regiono ne estis tro popolita ĝis meze de la 19-a jarcento. Laŭ tiu ĉi fervojo venis en la jaro 1912 unu fama homo – la heroo de slovaka nacio. Milan Rastislav Štefánik - estis slovaka politikisto, astronomo, generalo de franca armeo, kunfondinto de Ĉeĥoslovakio. En la jaro 1912 akceptis la francan civitanecon. Li mortis en aviadila akcidento, . La akcidento ĝis nun ne estis klarigita. Sinjoro Štefanik venis al tiu ĉi kasteleto en la urbo Passa Quatro la 24-an de Aŭgusto 1912 , komisiita de franca registaro, kie li observis la totalan suneklipson en Passa Quatro la 10-an de oktobro 1912. Li estis organizanto de scienca observado okaze de totala suneklipso,, kiun ĉeestis multaj elstaraj personoj. La kastelo fariĝis lia hejmo dum tri monatoj. Ĉi tiu tempaj fotoj troveblas en kasteleto en Passa Quatro kaj montras ke la partoprenintoj estis ankaŭ du prezidentoj de Brazilo kaj eĉ juna mondfama sciencisto Albert Einstein. Ĉi tiuj estas la lokoj proksime de la urbo, kie la observo de totala suneklipso okazis. Milan Rastislav Štefanik estis honorigita per la titolo de Honora Civitano de la urbo Passa Quatro kaj en la jaro 1995 estis tie konstruita monumento memore al li. Stefanik estis aparte bona rakontisto, parolante pri vojaĝoj, suneklipso kaj ankaŭ siaj ĉi tempaj sciojoj pri universo, li sciis altiri atenton de iu ajn kompanio. Li kutime estis elegante vestita kun eleganta konduto kaj ĉio ĉi oni malfermis al li pordojn al altnivelaj sociaj kaj politikaj rondoj. En najbareco de tiu ĉi urbo, kiun ĉirkaŭas ĉirkaŭaj montoj, troviĝas multaj naturaj vidingaĵoj, multaj akvofaloj kaj kavernoj. En unu el la akvofaloj estis konstruita la unua hidroelektra centralo en Brazilo en la jaro 1911. La alia belega akvofalo Ipora, troviĝas en la centro de natura rezervejo la Nacia Arbaro de Pssa Quatro. Tie ekzistas multajn montopintojn kun alteco de pli ol 2000 metroj super marnivelo. La Natura rezervejo kaj akvofalo situas je proksimume 900 metroj super la marnivelo. Specialan dankon apartenas al urbestro de la urbo Passa Quatro, kiu bonvenigis nin kaj persone ĉiĉeronis tra lokoj, kie vivis antaŭ pli ol cent jaroj la slovaka heroo kaj astronomo, al kiu ltiu ĉi urbo estas tiel fiera. Nia sinjorino de Aparecida, estas dediĉita al la dua plej granda ¨baziliko en la mondo post la baziliko de sankta Petro en Romo. Ĝi estis konstruita honore al la revelacio de Nigra Madono proksime de rivero Paraibo. Laŭ malnova legendo, en 1717, la lokaj aŭtoritatoj sendis tri fiŝistoj Domingos Garcia, Filipe Pedroso kaj Žoaŭo Alves por ke ili fiŝkaptu fiŝojn de la rivero. Lia fiŝkaptado ne estis sukcesa. Kiam ili atingis la loko nomata Porto Itaguacu, kaptis per la reto la fiŝisto Alves statuon de la Virgulino Maria, sed ĝi estis sen kapo. Fiŝisto ĵetis la reton denove kaj en la reto trovis la kapon de la statuo. Post tiu ĉi okazaĵo, laŭ la legendo fiŝkaptistoj fiŝkatis abundeco da fiŝoj de la rivero. Je tiu ĉi loko de la miraklo oni konstruis en 1834 malnovan bazilikon kaj en la jaro 1955 komencis konstruadon de la nova. Tiun ĉi konsekrigis la papo Johano Paŭlo la dua en la jaro 1980. De la jaro 1904 la statuon de Nia Sinjorino de Aparecida prezentadas kun kroneto sur la kapo. Ek de 1930 iĝis la Nia Sinjorino de Aparecida patronino de Brazilo. |
|
La Paz - ChacaltayaPor atingi la ĉefurbon de Bolivio, La Paz, ni devis flugi sufiĉe komplike, unue el Rio de Janeiro al Sao Paulo. Ĝi estas la plej grava ekonomia centro kaj la plej granda urbo kaj de Brazilo kaj de la suda duonsfero entute; ĉ. 19 milionoj da homoj vivas en kaj ĉirkaŭ Sao Paŭlo.
En Sao Paulo ni prenis novan aviadlinion el Sao Paulo al bolivia urbo Santa Cruz de la Sierra en esperanto Sankta Kruco de la Montaro. Ni traflugis super la plej granda arbaro en la mondo Amazonio. Tiuj ĉi riveroj sendas al la maro la kvinonon de la rivera akvo el la tuta mondo. La arbaro estas tiel larĝa kiel Atlantiko inter Afriko kaj Sudameriko. Post vizito de kapitano de aviadilo ni devis rapide reveni al niaj seĝoj, ĉar ni proksimiĝis al la flughaveno de la urbo Santa Cruz. Ĝi havas ĉ. unu milionon da loĝantoj kaj estas la dua plej granda urbo de Bolivio. Ĝi troviĝas en alteco de 416 m super marnivelo, kio estas tre malsupre, kompare kun la averaĝo en Bolivio. Kaj lasta parto de la vojaĝo al La Paz estis tre interesa, ĉar por atingi la flughavenon de La Paz ni ne malsupreniris, sed ni direkte flugis al la flughaveno, kiu situas en alteco de 4000 metroj super marnivelo. La urbo La Paz mem troviĝas pli malsupre ol ĝia flughaveno en la granda kanjono en alteco nur 3640 metroj super la marnivelo kaj estas la administrativa urbo de Bolivio. La oficiala ĉefurbo de Bolivio estas urbo Sucre. Post nia malsupreniro al la urbo, mi eksciis, ke porti mian valizon estas tre granda problemo. En tiu ĉi alteco homoj, kiuj ne estas alkutimiĝitaj al ĝi, havas kutime problemojn kun spirado pro la manko de oksigeno. Tion mi konstatis tuj ĉe flughaveno, kiam mi prenis mian valizon kaj transpasis kelkajn paŝojn. Mi tuj sentis, ke mia kapo turniĝas, ĉar mi tute forgesis gravan konsolon, ke en tiu ĉi alteco mi devas spiri pli profunde kaj rapide ol en mia hejmo, por ke mi akiru pli da oksigeno. Post sendorma unua nokto kaŭzita de manko de oksigeno finfine mateno. Ni troviĝas en la plej frekventa vojkruciĝo de la urbo, kie vi eĉ povas ankaŭ preni buson por via vojaĝo, sed preciza horaro ne ekzistas. Kiam la buso estas buso plena de vojaĝantoj, tiam vi povas veturi. La temperaturo en tiu ĉi loko malgraŭ tio, ke la urbo estas pli proksime al ekvatoro ol Rio de Janeiro, estas pro la alteco pli malalta de 15 ĝis 22 gradoj. Ni daŭrigas nian vojon al la Andoj, kiuj estas la plej longa montarĉeno de la planedo Tero. Kaj nia celo estas unu el montopintoj de tiu ĉi montaro. Certe nun en la alteco de ĉirkaŭ 5000 metroj nia spirado estas tre komplika. Tiel ankaŭ estas malfacile teni trankvile mian 5 kilogramojn pezan kameraon. Huayna Potosi, la montopinto en alteco de 6110 metroj super la maro. La paradizo por montgrimpantoj. De tiu ĉi montopinto en alia flanko vi povas vidi arbaron Amazonio. Kaj finfine montopinto Chacaltaya 5421 metrojn super la marnivelo. Dank al Dio oni povas veturi tien per aŭtomobilo, ĉar sen oksigena aparato oni tute ne povas atingi la montopinton. La vojo estis danĝera kaj komplika, sed finfine ni atingis nian celon. La glaciaro sur la montopinto Cahacaltaya estis 18 000 jarojn malnova. Ĝi estis la sola skiejo de Bolivio kaj plej alte situanta lift-servita skiejo en la mondo. La glaciaro de Ĉakaltajo degelis kaj malaperis komence de jaro 2009. Tio ĉi estis bildoj faritaj en la jaro 1998, kiam la glaciaro ankoraŭ parte ekzistis. En la alteco de 5220 metroj situas ankaŭ la Astrofizika Observatorio. Ankoraŭ unu interesa fakto, kiu povas surprizi homojn en tiu ĉi alteco, estas absoluta silento. Mi estis tute surprizita, ke mi nenion aŭdis, nur mian malfacilan spiradon. Reveninte al La Paz ni ankoraŭ ĝuis niajn lastajn rigardojn al ĉirkaŭaĵo kaj laŭvoje vizitis vilaĝan tombejon okaze de la tago de mortintoj. Al la urbo ni revenis nokte. Do bonan nokton, La Pazo, kaj ĝis la revido morgaŭ. |
|
La lago TitikakaLa dimanĉa mateno. Antaŭ ni 147 km por veturi. Nia celo estas la lago Titikaka, grandega montarlago de Andoj 195 km longa kaj 65 km larĝa.
Antaŭ tre, tre longa tempo en la lago Titicaca aperis alta barba viro kun lambastono en la mano. Li iris al la insulo en la mezo de la lago kaj tiam li ordonis al la suno, luno kaj steloj, por ke ili venu, kaj ili venis. Tiam el argilo li skulptis virojn kaj virinojn kaj kreis praavojn kaj praavinojn de ĉiuj triboj de la Andoj. Al ĉiuj paroj li donis la lingvon, kiun ili parolos, la kantojn, kiujn ili kantos, la semojn, kiujn ili semos kaj dancojn, kiujn ili dancos. Tiam li enblovis vivon en ilin kaj ordonis, ke ili iru en la subteron kaj ili eliris el ĝi, ĉiuj en sia hejmlando. Kaj ili eliris el la fontoj, arboj kaj grotoj. La lago Titikaka troviĝas en Andoj ĉe la limo inter Bolivio kaj Peruo. Profundeco de la lago estas 274 m kaj preskaŭ tutjara stabila temperaturo de la akvo estas ĉirkaŭ 15 gradoj. Laŭ la volumo de akvo ĝi estas la plej larĝa lago en Suda Ameriko kaj la plej alta montarlago en la mondo en alteco de 3 812 metroj super marnivelo. Okcidenta parto de la lago apartenas al Peruo kaj la orienta al Bolivio. Copacabana estas la urbo situanta sur Copacabana duoninsulo de la lago Titikaka La nomo de la urbo devenas de ajmara lingvo guta quawana stamt, kio signifas La rigardo al la maro. La urbo estis en la pasinteco tre grava loko de Inkaoj. Ĝi estis la lokon, kien oni iris preĝi Inka, la filo de suno. Nun ĝi ankaŭ estas grava por turistoj de tuta Bolivio kaj la mondo, ĉar de tiu ĉi loko vi povas tre facile atingi la insulojn de la lago per ŝipoj aŭ ŝipetoj. Tiel ankaŭ ni luis unu ŝipeton por atingi la insulon Isla del Sol, en Esperanto Insulo de la suno. Ĝi estis grava loko en la historio de Inkaoj, ĉi tie la deka imperiestro de la Inkaa imperio Tupak Inka konstruis sanktejon, kien venadis preĝi al la suno multaj pilgrimantoj. Laŭ malnova legendo la unua imperiestro Inka Manko Kupak, kiu estis la filo de la suno, venis en la insulon, kiam ankoraŭ estis mallumo kaj homoj tre timis. Tiam li diris ĉe la Sankta Štono en amjara lingvo Titikala, ke estu lumo. La suno supreniris de la lago kaj unue ekbrilis je Sankta ŝtono en la norda parto de la insulo kaj poste la lumo disvastiĝis tra la tuta mondo. La insuleto akceptis la nomon laŭ la suno, ĉar laŭ la legendo ĝuste ĉi tie naskiĝis la suno. Insulo de la suno, vilaĝo Jumani Imagu, ĉu vi konas lokon en la mondo, kie homoj ne uzas elektran kurenton? Vi ĝuste nun povas vidi tian lokon. Sed mi ne certas, ĉu tiuj homoj de la insulo estas malpli feliĉaj ol aliaj. Ŝajne tio dependas de la kutimo. La homoj vivantaj sur la insulo okupiĝas pri turismo, fiŝkaptado, agrikulturo kaj sur la insulo kreskas multege da arboj de eŭkalipto. Reveninte ni ankaŭ denove trairis la kanalon Tikina, kiu kunligas la Grandan kaj Malgrandan lagojn - partojn de la lago Titikaka kaj estas nur 800 metrojn larĝa, tiel oni ŝparos multon da tempo kaj multajn kilometrojn por veturi ĉirkaŭ bordoj de la ambaŭ partoj de la lago. Kaj nova tago, la nova vizito de alia insulo de la lago. Ĉifoje ni vojaĝas al la insulo Suriki, kiu estas mondkonata per konstruado de ŝipoj de totora en esperanto kano-ŝipoj. Ĉi tie estas la lasta loko, kie ankoraŭ konserviĝis tiu ĉi arto. Metiistoj el Suriki helpis al Thor Hajerdal en liaj pluraj projektoj. Li estis mondfama marveturanto. Ankaŭ en la tempo de Inkaa imperio oni uzis la kano-ŝipojn por veturi tra la Pacifika oceano. Ekzemple la Inkaoj vizitadis per tiuj ĉi ŝipoj la insulojn de Galapagoj, kie ili forlasis siajn spurojn. La vilaĝo troviĝas en la bolivia parto de la lago kaj ĉi tie ni ĉeestis la feston de la tago de mortintoj, kiam vilaĝanoj pendigas sur palmajn trunkojn diversajn kukojn kaj bonaĵojn, por ke ili manĝu ilin kune kun siaj mortintoj. Tiamaniere ni ekkonis la vivon de la homoj, kiuj vivas simple kaj ili estimas siajn tradiciojn, identecon kaj kredon. |