VERDA STACIO 
ベルダ スタッチダ
Radio en Esperanto
  • Televido VS
  • Video
    • VIDEO-ARKIVO >
      • Video jaro 2013
      • Video jaro 2014
      • Video jaro 2015
      • Video jaro 2016
      • Video jaro 2017
      • Video jaro 2018
      • Video jaro 2019
    • VIDEO-ARKIVO 2 >
      • Video jaro 2020
      • Video jaro 2021
      • Video jaro 2022
    • Video-arkivo malnova
  • radio
    • radio 2012
    • radio 2013
  • Filmoj
    • Suda Ameriko
    • Kun subtitoloj >
      • slovakaj
      • ĉeĥaj
    • Aliaj
  • Lernejo IEL
    • Esperanta Lernejo 2022
    • IEL 2014 >
      • Esperante
      • Český
      • Slovenský
      • English
    • IEL 2013
  • Eventoj
  • LIBROJ
  • Fabeloj

Aktuala temo 

Skribis : Margit Turková

Parolis : Anjo Amika , Pavol Kaščák 
Aktuala temo


Adapto de intervjuo

AKTUALA TEMO Kompreneble, ke nun ne povas esti pli aktuala temo ol la UK en Rejkjavíko... Kaj nia raporto  strebas gxuste atentigi nian auxskultantaron pri tion-koncerna afero...Ek – al la komenco... Komenco estas en la pasintjara literatura konferenco (OSIEK), kiu okazis en Svitavy  (Cxehxio) kun la cxeftemo „scienc-fikcio kaj la esperanta literaturo“. Kaj kiu estis la  plej fama auxtoro de tiutemaj libroj ol Karel Čapek. Tiuj elstaraj estas „Milito kontraux  salamandroj“ kaj la dramo R.U.R. Ambaux prezentis Petro Chrdle en sia eminenta prelego,  sed hodiaux ni parolu nur pri la unua: Rossumaj Universalaj Robotoj – la vortoj ekscitas nian  scivolon, cxu ? Do, enkadre de la konferenco, la aktivaj estroj de la Esperanto-muzeo en Svitavy instigis  lokan studentan teatro-grupon studi kaj prezenti la dramon R.U.R. Jen kion diris al ni la regxisorino Radka Oblouková: Nia grupo ekzistas jam de la jaro  1994. Intertempe frekventis en gxi multaj junaj homoj, studentoj kaj ecx lernantoj de bazaj  lernejoj. Laux sia agxo ili preparas la prezentojn en tri grupoj de diversaj gxenroj. Ni cxiujare  partoprenas en regionaj (teatraj) festivaloj – ekzemple en Náchod (Prima sezóna), en Studenta  scenejo Ústí nad Orlicí, ecx en la internacia festivalo „Exit“ en Levoča (Slovakio). En Prostějov  (Wolker-festivalo) ni gajnis favoran premion. Nia urbo nin ankaux bezonas, tial ni prezentas  diversajn komponitajn programojn kun verkistoj, muzikistoj, artistoj. La plej elstara kunlaboro estas kun la urba muzeo (al gxi apartenas ankaux la Esperanto-muzeo) – en  cxiujara „Nokto en muzeo-j“. En la  jaro 2011 petis nin Petro Ch. Ke ni preparu la dramon de Čapek en la lingvo Esperanto. Kelkajn monatojn dauxris preparo de la scenario (fare de mi kaj mia kolegino Tereza Kopecká),  unue en la lingvo cxehxa, poste en Esperanto. Kiun ni ne regas. Tial ni bezonis multan helpon de  esperantistoj lokaj kaj de la asocia komitato. Por nia amatora grupo estus la tuta verko tro malfacila, tial ni ekkaptis la pintan ideon de la  dramo. Inter la „aktoroj“ estas nur unu juna esperantisto, cxiuj aliaj devis lerni la lingvon helpe de li kaj jam menciitaj kolegoj. Kiel ni sukcesi, tion povis prijugxi la cxeestantoj en la  teatro TRÁM (esp. „trabo“) en la urbo, kiu estas al nia dauxra dispono. Krom esperantistoj la  kunstudentoj, profesoroj kaj geparencoj certe unuafoje auxdis Esperanton. Kaj plue...?  Jes, plue ni laboris tutan jaron gxuste en la menciitaj agadoj, sed du estas la plej gravaj, cxar  koncernas nian temon: En majo ni estis invititaj al Brno, porla internacia festivalo de fremdlingvaj teatrajxoj, kiu nomigxas „Festivadlo“. Gxi estas subtenata per Goethe-instituto en Prago  kaj dotita de Franca-Germana fonduso. La estrino - Alexandra Noubel, postulis, ge nia prezento  estu en Esperanto. Ni estis taksitaj kiel „elstaraj“ kaj gajnis la premion „Prix du langage“. Jes, mi auxdis pri tio, Miroslav Malovec partoprenis vian prezenton kaj diris, ke vi havis  sukceson antaux la publiko en plena salono (bedauxrinde na esperanta!). Kaj samtempe anoncis al ni, ke similan okazon vi cxeestos en Prago, je la 22-a de julio. Cxu gxi okazis, kaj  kun kia ehxo? Jes, tio okazis. Sub la nomo „ Teatro de  lingvoj“ ni prezentis nin en la afero, kiun sub auxspicio  de la universitatoj en Cambridge (Britanio)kaj la Karola (Cxehxio) organizas cxehxaj lernejoj, kiuj instruas fremdajn lingvojn.  Tiuj supre eksplikitaj aferoj estas nur du sxtupoj al la pinto – cxar ni estis invititaj prezenti la  dramon antaux partoprenantoj de la UK en Rejkjavíko. Ja ni devas ankoraux multon trejni (kun  helpo de spertaj esperantistoj), por ke ni digne prezentu nin mem, la esperanton en nia lando –  kaj precipe la elstaran auxtoron – do Karel Čapek...

La 2-a Internacia Esperanto-Lernejo 2013


Publika koncerto de la muzikgrupo Noproblem


Publika koncerto dum la 2-a Internacia Esperanto-Lernejo 2013
en kastelo Bartošovice 
la 19-an de oktobro je la 19-a horo 
Kanto :   Timian´
Kantas : Jiří Weiss, Svatka Tylsarová, Hana Otáhalová
Karel Bureš, Karel Vlach, Milan Zavadil, Josef Otáhal 
Ludas: muzikgrupo Noproblem 
Simpla traduko:  Verda Stacio 
Esperantigo: Sylvain Barrier
Kanto :   Píseň o nebi / La kanto pri la ĉielo
Kantas : Jiří Weiss,  Svatka Tylsarová, Hana Otáhalová
Karel Bureš, Karel Vlach, Milan Zavadil, Josef Otáhal 
Ludas: muzikgrupo Noproblem 
Kanto :   Právo / La leĝo
Kantas : Jiří Weiss,  Svatka Tylsarová, Hana Otáhalová
Karel Bureš, Karel Vlach, Milan Zavadil, Josef Otáhal 
Ludas: muzikgrupo Noproblem 
Kanto :   Země vyvolena  / Elektita lando 
Kantas : Jiří Weiss,  Svatka Tylsarová, Hana Otáhalová
Karel Bureš, Karel Vlach, Milan Zavadil, Josef Otáhal 
Ludas: muzikgrupo Noproblem 
Kanto :   Bíle spřeženi / La blanka jugaĵo
Kantas : Jiří Weiss,  Svatka Tylsarová, Hana Otáhalová
Karel Bureš, Karel Vlach, Milan Zavadil, Josef Otáhal 
Ludas: muzikgrupo Noproblem 
Kanto :   Zelené pláně / Verda kamparo 
Kantas : Jiří Weiss,  Svatka Tylsarová, Hana Otáhalová
Karel Bureš, Karel Vlach, Milan Zavadil, Josef Otáhal 
Ludas: muzikgrupo Noproblem 
Esperantigo: Attila Varró
Kanto :  Až nám  /  Kiam al ni 
Kantas : Jiří Weiss,  Svatka Tylsarová, Hana Otáhalová
Karel Bureš, Karel Vlach, Milan Zavadil, Josef Otáhal 
Ludas: muzikgrupo Noproblem 
Kanto :   Já se těším  /  Mi ĝojas 
Kantas : Jiří Weiss, Svatka Tylsarová, Hana Otahálová
Karel Bureš, Karel Vlach, Milan Zavadil, Josef Otáhal 
Ludas: muzikgrupo Noproblem 
Kanto :   Pole s bavlnou / Kotona kampo
Kantas : Jiří Weiss,  Svatka Tylsarová, Hana Otáhalová
Karel Bureš, Karel Vlach, Milan Zavadil, Josef Otáhal 
Ludas: muzikgrupo Noproblem 
Kanto :  Jak se tak dívam / Kiel mi tiel rigardas
Kantas :  Svatka Tylsarová, Hana Otáhalová
Karel Bureš, Karel Vlach, Milan Zavadil, Josef Otáhal 
Ludas: muzikgrupo Noproblem 
Kanto :   Žízeň / Soifo
Kantas : Jiří Weiss,  Svatka Tylsarová, Hana Otáhalová
Karel Bureš, Karel Vlach, Milan Zavadil, Josef Otáhal 
Ludas: muzikgrupo Noproblem 
Simpla traduko:  Verda Stacio 
Esperantigo: Sylvain Barrier
Kanto :   Brigadýr / Brigadirestro
Kantas : Jiří Weiss,  Svatka Tylsarová, Hana Otáhalová
Karel Bureš, Karel Vlach, Milan Zavadil, Josef Otáhal 
Ludas: muzikgrupo Noproblem 

R.U.R. en Rejkjaviko

POST KONGRESA RAPORTO Antaux la Kongreso – do temas pri la 98-a, en Rejkjavíko, povis la geauxskultantoj de nia Verda Radio auxdi, ke oni preparas prezenton de la R.U.R – prezentado, en la kongresejo de la urbo. Gxi efektivigxis. Kaj nun vi auxdu de la persono plej kompetenta, kiel la afero okazis. Parolas la regxisorino Radka Oblouková. … do ni vere povis partopreni la 98-an internacian kongreson de Esperanto, en Islando, kaj ecx ni trovis helpon, havis honoron prezenti nin enkadre de la granda kultura programo, sur podio de la belega kongresa domo „Harpa“ en la centro de la urbo Rajkjavíko!! Dirite per la vortoj de fama cxehxa verkisto Bohumil Hrabal „La nekredebla okazis !“ La monda esperanta kongreso, renkontigxo kun esperantistoj „el tuta mondo“, tio estis por ni kaj defio kaj celpunkto, granda gxojo, kaj samtempe angoro, timo. Jam la flugveturo el Prago al Rejkjavíko estis dram-plena – unu el nia teatro-grupo, la artisto (kiu en la teatrajxo prezentis la verkiston Karel Čapek) – estas „kardiako“ kaj jam komence de la flugveturo kolapsis kaj devis esti sub zorgo de kuracisto. Post la alterigxo jam atendis la ambulanco, kiu forveturigis lin en la hospitalon en Keflavík. Ni ne sciis, kie la malsanulejon sercxi, kiel longe li tie estos, cxu nekolapsos la tuta prezentajxo. Felicxe cxiu esperanatisto scvipovas trovi helpon, en la mondo li (certe nek sxi) ne perdigxos. Tiel estis kun nia aktoro Jan Fidel Řepa: venontan tagon alvenis tiu cxarma viro kun promen-bastoneto, kun elegante arangxita bareto al la solena malfermo de la kongreso. Komune ni auxskultis salutojn el multaj sxtatoj kaj nacioj (la unua estis de la islanda sxtatprezidento, cxe la mikrofono persone). Pro tio ni estis fascinitaj! Sed oni ne malkasxu, ke la situacio kun la malsan-afero do de s-ro Řepa ripetigxis, same lia transporto al la hospitalo. Do nia nova angoro... Sed la artisto, sinjoro „Fidel“ estas bravulo kaj kondutis admirinde.! La kongresa konstruajxo, HARPA, kiel mi jam diris, nin ravis. Nekredebla estis ankaux konduto de la organizantoj kaj de la prepar-komitatanoj, al nia afero. Kia-ajn bezono estis plenumita, nenio estis por ili problemo. Se nur jena ekzemplo: la bele vestita organizantino enigis kaj en sian poluritan auxtomobilon, veturigis nin al rubajxejo, kie helpis nin cxilokaj „bravaj viroj“ trovi cxiujn ajxojn, kiujn ni bezonis por simboligi la interieron de uzino (dratojn, tubojn, ladojn). Per tiuj acxoj ni denove plenigis la auxtomobilon kaj forveturis al Harpa. Antaux la propra prezento de nia amatora teatro- grupo dedicxis al ni sian laboron kaj zorgon la fakuloj de la teknika tacxmento – lumigistoj, sonistoj, kulisistoj – cxion kun la vizagxrideto kaj afableco. Tio dauxris kelkajn horojn – cxar la granda salono estas destinita por muzik-koncertoj, kaj ni gxin nun transformis en spacon teatran . Efiko-plenan, varian, kun preciza sonregistrado kaj sonreproduktado. La FORTUNO helpas al la preparitaj... Kaj ni preparitaj estis, kaj ecx ni „trabatalis“ diversajn problemojn. La prezento de la teatrajxo R.U.R. - alinome „Terura songxo“ estis sukcesa. Kiel regxisorino mi povas prijugxi la interkontakton kun la auxskultantaro, onies resono kun la aktoroj, elkreo de la drama etoso – tion cxion mi preskaux palpsence konsciis, antaux la unumilkapa auxskultantaro internacia. Kortusxega travivajxo! La ehxoj al nia prezento estis plejnombre pozitivaj, ecx „odaj“. Ni dankas. Ni kredas, ke la teatrajox mem estis instigo kaj afero por pricerbuni la mondajn problemojn de la homaro. Cxiloke mi volas danki al cxiuj plenumantoj, precipe al sinjoroj Jan Fidel Řepa (en la rolo de Karel Čapek, kiel jam dirite), kaj al Petro Chrdle – kiel lia kundebatinto. Ili ambaux estas eminentaj esperantistoj, Jan F. Řepa tutviva amatora aktoro, sed P.Chrdle sian taskon ricevis nur 2 monatojn antaux la Rejkjavíko, kaj plenumis gxin ankaux perfekte. La renkontigxo kun esperantistoj el la tuta mondo estis por ni granda travivajxo. Ludi teatron por tiu cxi publiko estas neforgesebla. En kelkaj momentoj ni emociis ke ni „tusxas la stejojn“. Karaj esperantistoj, la studenta teatro-grupo DOMA el Svitavy frunte kun la regxisorino kaj estrino Radka Oblouková dankas vin! (Refero de Margit Turková)... kaj mi ankaux tie estis, kaj mi ankaux tion vidis... kiel diras niaj popolfabeloj. Cxar R.O. jamuzik-koncertoj cxion eksplikis, por mi restas nur diri „Grandan dankon“ al cxiuj geaktoroj! Alte mi taksas viajn artist-esprimojn kaj vian lingvo- parolon. Tio estas grava inter esperantistoj kaj tiusence vi bone reprezentis la esperanto-movadon de nia lando...

Powered by Create your own unique website with customizable templates.